Sándor Szathmári / József Horváth
Librería Samer Atenea
Kálamo Books
Librería Elías (Asturias)
Librería Kolima (Madrid)
Librería Proteo (Málaga)
Romantraduko el la hungara en Esperanton: La hungaran verkiston Sándor Szathmári (1897-1974) oni konas ĝis nun ĉefe pro la satira utopio Kazohinio, sed jen kaj jen oni mencias ankaŭ verkon, kies manuskripto nur en 1989 retroviĝis. Szathmári skribis ĝin en 1932, kiam okcidente de Sovetunio ankoraŭ neniu povis havi realan bildon pri la 'realiĝanta komunismo', sed li, per siaj logiko kaj fantazio, kreis kvazaŭ enciklopedion de la teruragoj de komunismo. Vane do multe antaŭis la famajn romanojn de Orwell, Bestofarmo (1945) kaj 1984 (1949), kaj dum ekiris la verkoj de Orwell sur sia mondkonkera vojo, Szathmári devis sekreti en Budapeŝto, ke li havas romanon, kiu estas almenaŭ tiel interesa kiel la du furorlibroj.La agado de la romano okazas en 2082 en Hungario, en imaga urbeto kaj Budapeŝto. Krom la 'pintoproletoj', ĝuantaj luksan vivon, ekzistas du aliaj grupoj en la nova socio: la 'kaplaboristoj' (spiritaj laboristoj en la ekskluziva servo de la potenco) kaj la 'maŝinistoj' (la parioj de la socio, produktantoj de la materialaj havaĵoj). Ĉi tiu socio memorigas nin pri la socialismo de la proksima pasinteco, kaj de ĉi tie provas forfuĝi Hajós, la protagonisto de la romano, kiam kun la permeso de la soveto li fondas sendependan 'memprovizan kolonion', esperante krei alian vivon...La libron kompletigas eseo de Éva Tófalvy pri la vivo kaj verkado de Sándor Szathmári: Szathmári, la hungara Orwell - aŭ Orwell, la angla Szathmári.