Ramón J. Sender / Antonio Valén
Librería Samer Atenea
Librería Aciertas (Toledo)
Kálamo Books
Librería Perelló (Valencia)
Librería Elías (Asturias)
Donde los libros
Librería Kolima (Madrid)
Librería Proteo (Málaga)
Nehazarde, Rekviemo por hispana kamparano (Réquiem por un campesino español) estis - kaj plu estas - deviga legaĵo por multaj generacioj de hispanaj mezlernejanoj.En ĉi tiu romaneto lerte masonita ni ekkonas la pensojn de pastro Millán dum la horo tuj antaŭ la rekviemo por Franĉjo de la Muelejo, junaĝe murdita unu jaron pli frue. La pastro plektadas rememorojn pri la vivo de Franĉjo infane, adoleske kaj adolte dum la unua triono de la 20a jarcento.Ni samtempe ĉeestas la konversojn de la iom-post-iomaj alvenantoj en la sakristion, la elvokojn, la aludojn, la duonkaŝitajn vortojn... kaj la tuto lucide portretas ne nur la tiutempan hispanan socion, sed eble multajn sociojn de multaj epokoj de multaj landoj.