Giuseppe Campolo / Nicolino Rossi
Librería Samer Atenea
Librería Aciertas (Toledo)
Kálamo Books
Librería Perelló (Valencia)
Librería Elías (Asturias)
Donde los libros
Librería Kolima (Madrid)
Librería Proteo (Málaga)
Nubumo - romano, tradukita de Nicolino Rossi el la itala al Esperanto.Nubumo estas romano en kiu, kun elstara travid-kapablo, la senbrida fantazio de la aŭtoro kondukas al eksterordinaraj kaj allogaj flugoj en surrealismajn etosojn. La ekstravaganca protagonisto, aventurema kaj genia, estas dotita per kelkaj povoj kaj li certas posedi 'potencan identecon', kiu ne allasas cedojn aŭ malkuraĝojn... (Anna Maria Crisafulli Sartori)La ago disvolviĝas en cirko, en iu vilao, sur la trajno, en iu vilaĝo, en Milano, en Romo... ĉiuj lokoj, kiujn ni ŝajne konas, sed kiuj estas rekreitaj, mitigitaj, igitaj esencaj kaj sorĉaj, alportante signifojn eksplicitajn aŭ riveliĝontajn. En Nubumo la geografia kunteksto, la fizika spaco iĝas tiel abstraktaĵo, iu fono ŝajne hazarda, ĉe vortica rakontado neta, lucida, difinita kaj konkreta, kun la gusto de la vereco: klarvide aŭgura metaforo admona. Ni trovas rakonton, kies scenaroj ŝanĝiĝas al mondoj novaj, per la paŝoj de rolulo, kies personeco sin plurfacetigas, evoluas, sin rompas kaj disvastiĝas... (Massimo Agresti) Ĉiosume, estas kvazaŭ eniri en sekretan verkmanieron, kiu situas ekster la akreditita logiko de la natura proceso... (Rina D’Amore)Klaras nur, ke temas pri romano, kies interpreteblo bezonas aparte doktajn taksokleojn kaj literaturkritikan sentemon klarvidan kaj nekonformisman... (Nicolino Rossi)