Librería Desdémona
Librería Samer Atenea
Librería Aciertas (Toledo)
Kálamo Books
Librería Perelló (Valencia)
Librería Elías (Asturias)
Donde los libros
Librería Kolima (Madrid)
Librería Proteo (Málaga)
Romano originale verkita en EsperantoFarango = persa vorto por eŭropdevena persono, nun uzata en sudorienta AzioMika naskiĝis en Svedio, sed ŝia patrino, kiu posedas butikon por aziaj varoj en la sudsveda urbeto Kalmar ĉe la Balta maro, iam venis el Tajlando. Dum Mika estas lernantino, ŝi vizitas ĉiusomere la marbordan urbon Khao Lak en Tajlando, kie ŝi helpas siajn fratinon kaj avinon prizorgi la familian pensionon kun bangaloj por turistoj. En sia sveda lernejo ŝi havas timidan admiranton, Fredrik, el kies vidpunkto la romano estas verkita. Dum jardekoj, ankaŭ dum sia familia vivo kiel edzo kaj patro, Fredrik sekvas la vivon kaj agadon de Mika - plejparte defore kaj fojfoje dum rektaj kontaktoj. Dum Fredrik fariĝis arkitekto kaj sekure vivas en sia etburĝa mondo, la vivo de Mika montriĝas pli komplika kaj turbulema, en Svedio kaj Tajlando, interplektita de neantaŭvidataj eventoj - kaj katastrofo. -- La romano kaptas la atenton de la leganto de la komenco - kaj surprizas ĝis la fino.Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej fruktodonaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 25 originale verkitaj libroj en Esperanto - ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ĉi tiu romano Farango estas jam la dek kvara libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial.