Librería Samer Atenea
Librería Aciertas (Toledo)
Kálamo Books
Librería Perelló (Valencia)
Librería Elías (Asturias)
Donde los libros
Librería Kolima (Madrid)
Librería Proteo (Málaga)
Kial en la pasintaj kvin jaroj vi trovas la nomon de Jorge Rafael Nogueras inter la premiitoj de preskaŭ ĉiuj literaturaj konkursoj? Ĉu li vere estas tiom bona verkisto? - Legante Centvorte vi komprenos kial. Lia kreema menso konas nenian limon; buntaj roluloj, kiel malaperanta ombro, distros vin. Dank’ al li vi entuziasme ekŝatos la ĝenron de mikronoveloj. Se vi atente legos, vi ankaŭ ekkonos la verkiston, Rafa. Ĉar malantaŭ la senkompataj murdoj vi trovos patron, kiu amegas siajn infanojn; fidelan amikon; bonkoran idealiston, kiu ĝoje ludas per la lingvo, kaj majstre elpensas la plej diversajn suspensojn. - Plezuran malkovron al vi! (Stela Besenyei-Merger)